Hiperteksto kaj la Tut-Tera Teksa¼o — J.C. Wells

1.1 Enkonduko: hiperteksto

Se vi aŭskultas prelegon, vi ne havas elekton, kiun parton aŭdi unue, kaj kiun parton laste. Vi devas pasive akcepti la ordon de la elementoj elektitan de la preleganto. Same estas pri filmo, pri televida programo, pri muzika komponaĵo en publika koncerto. Oni nomas tian strukturon linia (t.e., unulinia; antaýe, mi diris lineara, verþajne erare; aŭ oni povus diri sekvenca). Prelego, filmo, televidprogramo, simfonio estas liniaj. Ankaŭ ordinaraj romanoj, artikoloj, skribaj raportoj estas tiaj. La uzanto (aŭskultanto, leganto, spektanto) komencas de fiksita punkto kaj sekvas fiksitan vojon ĝis fiksita fino. La uzanto devas akcepti la verkon en tiu ordo, en kiu ĝin prezentas la produktanto. Post paĝo numero 152 venas paĝo 153. Post la dua movimento venas la tria.

Sed ne devas esti tiel. Kial la uzanto ne povu decidi mem la ordon? decidi mem, kiun vojon sekvi tra la verko? sperti ĝin ne pasive, sed aktive? Jen la kerna ideo de hiperteksto.

Hiperteksta dokumento estas nelinia, aý pli øuste multlinia. Ĉiu uzanto elektas sian propran vojon tra ĝi, difinante la propran komencopunkton, travojon kaj finon. La evoluo de la komputilo, kaj aparte nun de la Tut-Tera Teksaĵo, signifas ke la nocio hiperteksto fariĝis tre aktuala. Tipa verko aperanta en la TTT (angle WWW, World-Wide Web) -- tipa TTT-dokumento -- konsistas el pluraj "paĝoj". Sed anstataŭ sekvi unu la alian laŭ fiksita ordo, tiuj paĝoj sidas sendepende en la memoro de komputilo. Ili estas ligitaj unu al la alia; tipe, ĉiu paĝo estas ligita al pluraj aliaj. La diversajn partojn de la dokumento (paĝojn) konektas ligiloj. (Ĉar temas pri hipertekstaj ligiloj, oni nomas ili ankaŭ hiperligiloj; sed ordinare sufiĉas diri simple: ligiloj).

Antaý pli ol dek jaroj Ted Nelson, viziulo, inventis la terminon hiperteksto kun jena difino: "skribita aŭ bilda verkaĵo, komplekse interkonektita, tiel ke ĝi ne povus oportune esti prezentita sur papero". Lia celo estis koncepti alian rimedon por prezenti informojn, rimedon kiu estus pli konvena al la homa pensado. La homoj pensas per libera asociado, do nelinie; dum skribitaj tekstoj, laŭ Nelson, trude limigas per sia linieco la prezentadon de ideoj.

Tamen nelinia verkado estas ideo kun tute antikvaj radikoj. La hebrea Talmudo liveras klasikan ekzemplon, kun siaj notoj kaj ingitaj komentarioj (t.e. komentoj interne de komentoj). Epopeoj grekaj kaj hindaj entenas rakontojn branĉiĝantajn en aliajn rakontojn. Modernaj romanistoj, poetoj kaj literaturteoriistoj ekscitiĝis pri la ideo.

Sed la plej klaraj ekzemploj de hiperteksta konstruo estas referencverkoj. Ĉiu, kiu sidis kaj foliumis enciklopedion aŭ vortaron konas la ideon, konstrui sian propran itineron tra verko. Vi komencas serĉante iun nomon aŭ vorton, kiu interesas vin. Sed baldaŭ via atento estas kaptita de iu alia nomo aŭ vorto, kaj vi saltas al alia parto de la verko por trovi ankaŭ ĝin. De tie vi faras ankoraŭ aliajn saltojn. Vi konstruas propran, unikan, itineron.


Antaýen al 1.2 La komputilo
Revenu al Æapitro 1