Tre grava ĉe hiperteksto estas ĝia strukturo. Plej grave, la aŭtoro devas bone plani la strukturon de sia dokumento; prefere ankaŭ la leganto komprenu ĝian strukturon. Alie oni riskas havi hiperkaoson.
Tio signifas, ke la aŭtoro devas klare montri al leganto, kiel la dokumento estas strukturita. Li devas helpi la leganton efike organizi sian vojaĝon tra la dokumento. Por atingi tion la aŭtoro zorgu enmeti bonajn vojmontrilojn, navigilojn per kiuj la leganto trovu sian vojon. Nepre la aŭtoro evitu "sakstratojn" (kie la leganto atingas ian finopunkton kaj ne povas iri plu). En la fino de ĉiu paĝo devas troviĝi almenaŭ unu hiperligilo, kaj prefere pli ol unu. La sola escepto estus unuopa paĝo enhavanta precizigon, diagramon, k.s., post kiu la leganto devas reveni al la punkto de kiu li venis: ĉar ĉiu moderna foliumilo disponigas al la krozanto retrobutonon per kiu li revenu.
Eĉ por pli-malpli linia dokumento, oni pensu ne pri simpla sinsekvo de paĝoj, sed pri arba strukturo.
En la komenco metu menuon, kies menueroj estas diversaj branĉoj, inter kiuj oni elektu. Ĉiu el ili, kompreneble, ankras hiperligilon. Ekzemple, la menuo por ĉapitro povus listigi la diversajn sekciojn de la ĉapitro. Elektinte unu sekcion kaj leginte ĝin, oni povus reveni al la menuo kaj elekti alian sekcion, aŭ eventuale pluiri al alia ĉapitro kaj alia menuo. Streĉmenuo funkcias samtempe je du niveloj de la arbo (ekzemplon vidu en la ĉefmenuo de ĉi tiu dokumento).