Longe antaŭ ol mi konis Ivo Lapenna persone, mi konis lian voĉon. Mi lernis Esperanton kiel izolita memlernanto, dresante mian aŭdan komprenon de la lingvo unue per radio-elsendoj, sed baldaŭ ankaŭ per la gramofondisko La kultura valoro de Esperanto. Mi aŭskultis ĝin fojon post fojo: "La fundamento, sur kiu kuŝas la tuta konstruaĵo de Esperanto, estas la lingvo mem. Surbaze de la genia kreaĵo de doktoro Zamenhof, ni sukcesis, en nuraj sep jardekoj, transformi projekton en vivantan, plene funkciantan lingvon." Mi ne ĉeestis la koncernan UK, sed tiuj vortoj el ĝia festparolado estis por mi, 16-jarulo, modelo de bona lingvo kaj samtempe profunda inspiro.
Du jarojn poste mi fariĝis studento en la universitato Kembriĝo. Tie mi konatiĝis kun Victor Sadler, Humphrey Tonkin, Terry Page, Duncan Charters kaj aliaj. La studenta Esperanto-Klubo estis vigla kaj fervoriga. Unu el la lernantoj en mia unua Esperanto-kurso, Kerrin Masterman, havis la ideon veturi per sia skotero por viziti la Universalan Kongreson de Esperanto en Mainz, kaj invitis min kunveturi. Tiu UK, mia unua, estis por mi brila travivaĵo. La Brita landa asocio nomis min por esti unuminuta salutanto en la Solena Inaŭguro. Atendante antaŭ la komenco de la solenaĵo, mi konatiĝis kun Edmond Privat (li flatis min, petante mian opinion, kiel plej bone traduki la anglan verbon 'to disdain'). Kvankam kun Ivo Lapenna en Mainz mi ne konatiĝis persone, tamen tie la unua fojon mi aŭdis lin viva oratori.
Inspirite de tiu oratorado, mi legis lian verkon Retoriko. En ĝi mi trovis saĝajn konsilojn pri prelegado. Tiuj konsiloj restas firme en mia memoro ek de la tago en kiu mi unue legis ilin. Ili helpis min daŭre ne nur en Esperantujo sed ankaŭ en mia profesia vivo. Malgraŭ la stranga stalinisma lingvistiko makulanta kelkajn paĝojn de la verko, mi rekomendas ĝin al ĉiu, kiu volas efike prezenti argumentojn antaŭ la publiko. Ĉiu aŭdanto aŭskultas kun plezuro konvinkajn argumentojn, klare prezentitajn, sed oscedas ĉe lamaj argumentoj malklare prezentitaj.
En oktobro 1960, fininte miajn studojn pri la klasikaj lingvoj en Kembriĝo, mi registriĝis ĉe University College London (Universitato de Londono) por magistriĝi pri lingvistiko kaj fonetiko. Mi tuj aliĝis al la Londona Esperanto-Klubo kaj ĉiusemajne ĉeestis ĝiajn kunsidojn. Ĝia membraro estis kaj restas internacia. En tiu epoko regule partoprenis ne nur multaj tre aktivaj britaj esperantistoj sed ankaŭ pluraj el meza kaj orienta Eŭropo, trovinte novan hejmon en Britujo post la tumultaj konfuzoj de la dua mondmilito kaj ties sekvoj. Inter ili estis Ivo Lapenna, kun kiu mi nun fine konatiĝis persone.
Kaj temis ne nur pri la Londona Esperanto-Klubo. Ekster ĝia kadro Lapenna fondis, kun Marek Wajsblum, Studoklubon dediĉitan al pli seriozaj intelektaj prelegoj kaj debatoj. Mia kunstudento Victor Sadler kaj mi estis inter la regulaj partoprenantoj. En tiu rondo mi unue aŭdis la tezon de Lapenna pri trinivela solvo al la lingvo-problemo: loka dialekto por la loka nivelo, nacia lingvo por la nacia nivelo, kaj la Internacia Lingvo por la internacia nivelo.
En la jaro 1964 mi estis komisiita de la eldonejo English Universities Press verki dudirektan vortaron de Esperanto kaj la angla (aperontan en 1969 sub la titolo Concise Esperanto and English Dictionary en la serio Teach Yourself). Miaj preparlaboroj por tiu tasko estis intensaj. Interalie, mi pretigis ĉiumonate listojn de problemaj vortoj, plej ofte anglaj vortoj por kiuj mi serĉis taŭgan ekvivalenton en Esperanto, foje ankaŭ Esperantaj vortoj pri kies formo aŭ senco estis ia dubo. Tiujn listojn mi prezentis al la Altgrada Kurso gvidata en la LEK de Alec Venture. Inter la plej utilaj diskutantoj de tiuj problemoj estis ĉiam Ivo Lapenna, kiu alportis la freŝan perspektivon de slavlingvano al niaj ofte tro brite orientitaj antaŭsupozoj. Mi zorge notis ankaŭ multajn liajn parolturnojn, por helpi min trovi ekvivalenton de tiu aŭ alia angla esprimo: ekzemple, li instigis nin "streĉi ĉiujn fortojn" por atingi celon, angle "to exert every effort", kio helpas pri la traduko de "effort".
En la periodo 1960-68 mi ĉiujare partoprenis la Internacian Seminarion de Germana Esperanto-Junularo okazantan en la fino de decembro en diversaj germanaj urboj kaj vilaĝoj, plej ofte en junulargastejo. Tie oni povis aŭskulti prelegojn vere altnivelajn el enhava kaj lingva vidpunktoj: inter la prelegintoj regule troviĝis Ivo Lapenna (kiu tamen preferis loĝi ne en junularjastejo sed en hotelo…). Tie mi konatiĝis ankaŭ kun lia akompanantino Birthe, kiu poste fariĝos lia edzino. Mi memoras aparte unu IS en Pullach, apud Munkeno, kie mi faris prelegon pri lingvoj, en kiu naive mi faris eraran aserton pri la interkomprenebleco de la slavaj lingvoj. Ivo ne hezitis korekti min: sed mi ĉiam bonvenigas honestan korektojn faritan de tiu, kiu scias.
Io, kion mi sciis kaj Ivo en tiu periodo ne, estis konduki aŭton. Laŭ la britaj leĝoj, stirlernanto rajtas ekzerciĝi sen instruisto, kondiĉe ke lin akompanas kvalifikita ŝoforo (mi). Kun Ivo ĉe la stirrado kaj mi en la pasaĝera sidloko, ni veturis dum horoj per lia aŭto tra la antaŭurboj de nordokcidenta Londono. Li emis ripetadi al si anglalingve la devizojn instruitajn de la stirinstruisto, ekzemple "look in the mirror" (rigardu per la spegulo). Post niaj ekzercekskursoj lia tiama edzino, Ljuba, regalis min ĉiam per bona manĝo.
En 1971 ni okazigis Universalan Kongreson en Londono. Unu el la plej interesaj kunsidoj estis publika debato pri la lingva problemo. Por Esperanto pledis Prof-o Lapenna, kaj por la angla lingvo iu s-ro Macmillan, reprezentanto de British Council (la brita eksterlanda kultura instanco). La debato estis dulingva, kaj mi rolis unu el du interpretistoj: mia tasko estis turni Esperanton en la anglan, dum la alia laboris pri la angla en Esperanton. Meze en la anglalingva parolado de Macmillan, la alia interpretisto komencis lami, kaj baldaŭ devis tute rezigni pri sia tasko. Mi ensaltis por savi la situacion, restarigante fluan kaj efikan interpretadon, je granda aplaŭdo de la publiko. La postan tagon okazis la elektoj por la Estraro de UEA, kaj supozeble mia sukceso en tiuj elektoj ŝuldis ion al tiu interpreta spektaklo.
Do dum la tri jaroj 1971-74 mi estis estrarano de UEA, sub la prezidado de Prof-o Lapenna. En la estraro mi havis la eblecon observi de proksime lian konduton, kiu en tiu periodo bedaŭrinde ne estis senriproĉa. En la estrarkunsidoj ni devis foje aŭskulti liajn horolongajn riproĉojn kontraŭ tiu aŭ alia supozata malbonfaranto. Por mi estis des pli tede, ĉar mi devis jam pli frue aŭskulti la samajn monologojn en Londono. Tamen lia gvida talento, lia brila dinamismo estis tia, ke mi restis ĝenerala subtenanto de lia prezidado de la Asocio.
En 1973 la UK okazis en Beograd. Prof-o Lapenna, estante politika rifuĝinto kiu fuĝis la reĝimon de Tito, ne povis persone partopreni la kongreson. Nia estrara kunsido okazis sen la prezidanto. Ni perceptis klare la senton de la komitato de UEA, kiu ne plu volis akcepti la konduton de la prezidanto. Private ni avertis lin, ke kun tia konduto li riskas ne reelektiĝi en la venontjara UK, en Hamburgo. Nia averto trafis surdajn orelojn.
Mia partopreno en la eventoj de Hamburgo estis minimuma. Du-tri horojn post la drameca deklaro de Prof-o Lapenna, ke li ne rekandidatiĝos kiel Prezidanto, atingis min la novaĵo, ke mortis mia patro. Mi devis tuj reflugi al Britujo.
Post Hamburgo Lapenna postulis, ke la Londona Esperanto-Klubo deklaru sian subtenon por lia flanko de la afero. La klubo tamen preferis resti eksterpartia en la disputo. Pro tio Lapenna ne plu vizitis la klubon.
Mi estis aparte malfeliĉa pri tiu disputo, ne nur ĉar ĝi malutilis al la Esperanto-movado, sed ankaŭ ĉar mi havis bonajn amikojn en ambaŭ partioj. Kiam en 1987 ni komencis la preparlaborojn por la UK en Brighton, Simo Milojević kaj mi vizitis Prof-on Lapenna en lia hejmo por serĉi eventualan formulon, kiu ebligu lin reveni al la ĝenerala movado. Ni interkonsentis, ke li akceptu esti Rektoro de la Brajtona Internacia Kongresa Universitato, kaj ke UEA esprimu ĝeneralan bedaŭron pri personaj atakoj kaj kalumnioj faritaj kontraŭ li.
Antaŭ ol tiu interkonsento povis efektiviĝi, Ivo Lapenna mortis.
En 1989 mi estis elektita kiel Prezidanto de UEA, kaj reelektiĝis por plia trijara periodo en 1992. Mi restis daŭre malgaja, ke unu grupo de la esperantistoj -- la antaŭa partio de Lapenna, grupiĝinta ĉirkaŭ la nun malfondita NEM -- ankoraŭ bojkotis UEA kaj la universajan kongresojn. Post interparolo kun Birthe, la vidvino de Prof. Lapenna, mi decidis ke en 1995, en mia adiaŭa festprelego je la fino de mia oficperiodo, mi esprimos tiuj vortojn de ĝenerala bedaŭro, pri kiuj ni interkonsentis en 1987. Mi sciis, ke multaj komitatanoj de UEA estos malkontentaj pri tiu mia ago; sed mi esperis tiel fine ripari la breĉon en la movado.
Kiam mi unue konis lin, antaŭ kvardek jaroj, Ivo Lapenna estis por mi idealo, inspiranto, kaj mentoro. Kiam mi pli bone konis lin, antaŭ tridek jaroj, mi ekhavis miksitan opinion pri lia maniero konduki la movadon. Tamen en unu afero li restas por mi ideala figuro, inspira modelo: nome, kiel parolanto de Esperanto. Ĉu temas pri oratorado, ĉu temas pri ĉiutaga konversacio, mi admiris kaj admiras lian lingvokapablon. Lia propra lingvofono -- la kroata, kun konsiderinda influo de la itala -- dotis lin per prononco tre proksima al la internacia Esperanta idealo. Lia konscio de sia publiko pelis lin al klara esprimado, al eleganta sed simpla elekto de vortprovizo, kaj al perfekte formulita sintakso. Li mem flegis sian lingvouzon, kaj per sia ekzemplo montris al aliaj kiel fari same. Lia daŭra testamentaĵo troviĝas ne nur en la organizo de la movado sed ankaŭ en la "la fundamento, sur kiu kuŝas la tuta konstruaĵo de Esperanto", nome en la lingvo mem.